Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Lazarus Zamenhof En sonĝo Esperanto Arg-1041-526 2010-03-12 14:30 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Mir träumte Germana Arg-1040-526 2010-03-12 14:06 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Mi sonĝis Esperanto Arg-1042-526 2010-03-12 15:40 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
En sonĝo

 

Heinrich Heine,
Mir träumte

 

Heinrich Heine,
Mi sonĝis

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof       tradukita de Manfredo Ratislavo
 
En sonĝo princinon mi vidis   Mir träumte von einem Königskind,   En sonĝo princinon vidis mi
Kun vangoj malsekaj de ploro, -   Mit nassen, blassen Wangen;   Kun vangoj malsekaj de ploro, -
Sub arbo, sub verda ni sidis,   Wir saßen unter der grünen Lind'   Sub arbo, sub verda jen sidis ni,
Tenante nin koro ĉe koro.   Und hielten uns liebumfangen.   Tenante nin koro ĉe koro.
 
"De l' patro de l' via la krono   "Ich will nicht deines Vaters Thron,   "De via patro la reĝa kron',
Por mi ĝi ne estas havinda!   Ich will nicht sein Szepter aus Golde,   Por mi ĝi ne estas havinda!
For, for la sceptro kaj trono -   Ich will nicht seine demantene Kron',   For, for la sceptro kaj ankaŭ la tron' -
Vin mem mi deziras, aminda!"   Ich will dich selber, du Holde!"   Vin mem mi deziras, aminda!"
 
- "Ne eble!" Ŝi al mi rediras:   "Das kann nicht sein", sprach sie zu mir,   - "Ne eblas tio!" respondis ŝi:
"En tombo mi estas tenata,   "Ich liege ja im Grabe,   "En tombo mi estas tenata,
Mi nur en la nokto eliras   Und nur des Nachts komm' ich zu dir,   Ja nur en la nokto venas mi
Al vi, mia sole amata!"   Weil ich so lieb dich habe."   Al vi, mia sole amata!"
 
Traduko de la Germana poemo "Mir träumte"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

La origina teksto verkita de Heinrich
Heine troviĝas en la poem-volumo "Libro
de l' kantoj" (Buch der Lieder), parto
"Lirika Intermezo" (Lyrisches Intermezzo).
Anstataŭ la unua linio de la dua strofo
de la traduko de L. Zamenhof mi, Manfred
Retzlaff, proponas jenon: "De via patro
la reĝa krono".
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Aus dem Gedichtband "Buch der Lieder",
Lyrisches Intermezzo, Gedichte I.
  Traduko de la Germana poemo "Mir träumte"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, permesis al mi
ŝanĝi kelkajn liniojn de tiu Esperantigo,
kiun verkis Ludoviko Zamenhofo; ĉar en
la origina versio de Zamenhofo la finaj
vortoj de la unuaj kaj triaj linioj estas
dusilaboj, dum en la origina versio de H.
Heine tiuj estas uunsilabaj, tiel ke la
akcento estas sur la lasta silabo de tiuj
linioj. Krome, en du linioj mankas en la
Zamenhofa origina versio kvara akcentita
silabo. Tion mi provis "plibonigi". (Mi
supozas, ke s-ano Zamenhof pardonus tion
al mi.)