eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Antoni Grabowski | La lasta rozo | Esperanto | Arg-1059-531 | 2010-03-28 21:24 Manfred | nur tiun forigu | |
Clarence Bicknell | La lasta rozo | Esperanto | Arg-1060-531 | 2014-02-15 14:00 Manfred | nur tiun forigu | |
Friedrich Wilhelm Riese | Letzte Rose | Germana | Arg-1061-531 | 2010-03-29 02:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Thomas Moore | * ’T is the Last Rose of Summer | Angla | Arg-1058-531 | 2010-03-28 21:25 Manfred | nur tiun forigu |
Thomas Moore, | Thomas Moore, | Thomas Moore, | ||
tradukita de Antoni Grabowski | tradukita de Clarence Bicknell | |||
kun ok-liniaj strofoj | kun ok-liniaj strofoj | kun ok-liniaj strofoj | ||
’T is the last rose of summer | Jen floras sola, forlasita | Jen la lasta rozeto | ||
Left blooming alone; | La lasta rozo de l' somero, | de fora somer'! | ||
All her lovely companions | Dum ĝia ĉarma gefrataro, | Ĝiaj belaj kunuloj | ||
Are faded and gone; | Velkinte kuŝas jam sur tero. | jam velkis sur ter'! | ||
No flower of her kindred, | Ne estas ia flor' parenca, | Ne restas parenco, | ||
No rosebud is nigh, | Nek roz-burĝono en proksimo, | ne unu rozflor' | ||
To reflect back her blushes, | Por interŝanĝi la ridetojn | Partoprenas kompate | ||
To give sigh for sigh. | Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo. | en ĝia dolor'. | ||
I'll not leave thee, thou lone one! | Mi vin ne lasos, ho soleca, | Mi ne lasos vin velki | ||
To pine on the stem; | Ĉagrene sur trunketo brili; | tutsola, ho roz'. | ||
Since the lovely are sleeping, | Ĉar la karuloj viaj dormas, | Iru dormi kun ili | ||
Go sleep thou with them. | Do iru, dormu vi kun ili! | en paca ripoz'. | ||
Thus kindly I scatter | Foliojn viajn mi afable | Nun viajn petalojn | ||
Thy leaves o'er the bed, | Disĵetas sur bedeto jena: | disĵetas mi for | ||
Where thy mates of the garden | Vi kuŝu apud senaroma, | Al viaj kunuloj | ||
Lie scentless and dead. | Malviva kunular' ĝardena! | sen viv', sen odor'. | ||
So soon may I follow | Mi tiel sekvu, kiam pasos | Tiel same volonte | ||
When friendships decay, | De l' amikeco flor' fidela, | formortus mi mem, | ||
And from Love's shining circle | Kaj el brilanta amo-ringo | Se ne plu min atendus | ||
The gems drop away. | Elfalos lasta ŝton' juvela. | amika manprem'. | ||
When true hearts lie wither'd | Ĉar kiam velkis veraj koroj, | Ĉar kiu kun koro | ||
And fond ones are flown, | Sentemaj flugis for el rondo, | en tiu ĉi mond' | ||
Oh! who would inhabit | Ho, kiu volus tiam loĝi | Volus loĝi izola | ||
his bleak world alone? | Solece en malvarma rondo? | sen amo-respond'? | ||
Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm. Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas Moore, vidu la vikipedian retejon http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore. | Traduko de la Angla poemo "’T is the Last Rose of Summer " de Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25) en Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11 - †1921-07-04). Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff, kopiis el la retejo http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT. | Traduko de la Angla poemo "’T is the Last Rose of Summer " de Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25) en Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27 - †1918-07-17). Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell. |