eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfred Retzlaff | [Diru vi, ho karulino] | Esperanto | Arg-1120-555 | 2010-09-13 20:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
Leopold Blumental | [Karulin', vi devas diri] | Esperanto | Arg-1122-555 | 2010-09-13 22:21 mgr | nur tiun forigu | |
Heinrich Heine | * [Liebste, sollst mir heute sagen] | Germana | Arg-1119-555 | 2010-09-13 20:50 Manfred | nur tiun forigu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |
tradukita de Leopold Blumental | ||
Liebste, sollst mir heute sagen: | Karulin', vi devas diri, | |
Bist du nicht ein Traumgebild, | Ĉu ne sonĝo estas vi, | |
Wie’s in schwülen Sommertagen | En somera tag' florinta | |
Aus dem Hirn des Dichters quillt? | El poeta fantazi'? | |
Aber nein, ein solches Mündchen, | Ne! erar'! ... Buŝeton tian, | |
Solcher Augen Zauberlicht, | Sorĉon de la okulet', | |
Solch ein liebes, süßes Kindchen, | Tiel dolĉan knabineton | |
Das erschafft der Dichter nicht. | Ne ekkreos la poet'! | |
Basilisken und Vampire, | Nur vampirojn, baziliskojn, | |
Lindenwürm und Ungeheur, | Monstrojn, idojn de malam', | |
Solche schlimmen Fabeltiere | Nur terurajn fablajn bestojn, | |
Die erschafft des Dichters Feur. | Poetara kreas flam'! | |
Aber dich und deine Tücke, | Vin do ... kaj ruzecon vian | |
Und dein holdes Angesicht, | Ĉe anĝela vizaĝet', | |
Und die falschen frommen Blicke - | La rigardojn piajn .., falsajn ... | |
Das erschafft der Dichter nicht. | Ne eksonĝos la poet'! | |
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17). Das Gedicht befindet sich in Heinrich Heines Werk „Buch der Lieder“, im Abschnitt „Junge Leiden – Romanzen“, Nr. XVI. | Traduko de la Germana poemo "[Liebste, sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Blumental (Leo Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] La germanan originan version verkitan de Heinrich Heine vidu: "Buch der Lieder", sekcio "Lyrisches Intermezzo", n-ro XVI. - Informoj pri la tradukinto Leopold Blumental (kaŝnomo: Leo Belmont) troviĝas en la vikipedia retejo http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont. |