eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Richard Schulz | Elfregho | Esperanto | Arg-1186-588 | 2014-03-14 13:06 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Elfreĝo | Esperanto | Arg-1242-588 | 2012-10-18 16:09 Manfred | nur tiun forigu | |
Antoni Grabowski | Elf-reĝo | Esperanto | Arg-1694-588 | 2013-02-26 14:50 Manfred | nur tiun forigu | |
Johann Wolfgang von Goethe | * Erlkönig | Germana | Arg-1185-588 | 2013-02-26 14:59 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | ||
tradukita de Antoni Grabowski | tradukita de Joachim Gießner | |||
Wer reitet so spät durch Nacht und Wind? | Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'? | Rajdadas tra vent' kaj noktnebul' | ||
Es ist der Vater mit seinem Kind; | Jen estas patro kun infanet': | la patro kun febranta etul'. | ||
Er hat den Knaben wohl in dem Arm, | Li havas knabon en zorga pen', | La knabon firmtenas sur sia sel'. | ||
Er fasst ihn sicher, er hält ihn warm. | Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'. | brakŝirmas lin varme sub mantel'. | ||
Mein Sohn, was birgst du so bang dein Gesicht? — | "Filet', vi kial ektremis pro tim'?" | "Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?" | ||
Siehst, Vater, du den Erlkönig nicht? | "Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'! | "Jen, patro, elforeĝ' en profund', | ||
Den Erlenkönig mit Kron’ und Schweif? — | La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!" | la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'." | ||
Mein Sohn, es ist ein Nebelstreif. — | "Filet', ĝi estas nebulzon'." | "Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'." | ||
„Du liebes Kind, komm, geh mit mir! | "Ho venu do, infan' al mi! | "Vi ĉarma knab', ho, venu nun, | ||
Gar schöne Spiele spiel’ ich mit dir; | Mi belajn ludojn ludos kun vi: | ni kune ludos en bril' de lun'. | ||
Manch’ bunte Blumen sind an dem Strand, | Ĉe l' bordo brilas kolora flor', | Kaj buntaj floroj ĝojigos vin, | ||
Meine Mutter hat manch gülden Gewand.“ — | Mia panjo havas vestojn el or'!" | orajn vestojn havas mia patrin'." | ||
Mein Vater, mein Vater, und hörest du nicht, | "Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret', | "Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi? | ||
Was Erlenkönig mir leise verspricht? — | Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" — | L'elfreĝo dolĉe promesas al mi." | ||
Sei ruhig, bleibe ruhig, mein Kind; | "Ne timu, filet', ne timu vi, | "Karulo, trankviliĝu, infan', | ||
In dürren Blättern säuselt der Wind. — | Murmuras vent' en velka foli'." | susuras vento tra seka kan'." | ||
„Willst, feiner Knabe, du mit mir gehn? | "Knabeto bela, sekvu min', | "Vi, ĉarma knab', akompanu min, | ||
Meine Töchter sollen dich warten schön; | La filinoj miaj vartados vin'. | la filinoj vartos, dorlotos vin. | ||
Meine Töchter führen den nächtlichen Reihn | La filinoj, lertaj en danca rond-form', | La filinoj dancos en nokta rondad', | ||
Und wiegen und tanzen und singen dich ein.“ — | Kantante, dancante vin lulos al dorm'." | vin lulos kaj kantos por via dormad'". | ||
Mein Vater, mein Vater, und siehst du nicht dort | "Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'? | "Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil', | ||
Erlkönigs Töchter am düstern Ort? — | En lok' malhela jen elfinar'!" | "elfinoj jen kun obskura bril'!" | ||
Mein Sohn, mein Sohn, ich seh’ es genau: | "Filet', filet', mi vidas precize: 1) | "Filet', filet', ekkonas mi ĝin, | ||
Es scheinen die alten Weiden so grau. — | Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize." | salikoj la grizaj trompas nur vin." | ||
„Ich liebe dich, mich reizt deine schöne Gestalt; | "Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet', | "Mi amas vin, allogas min via belec', | ||
Und bist du nicht willig, so brauch’ ich Gewalt.“ — | Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!" | kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!" | ||
Mein Vater, mein Vater, jetzt faßt er mich an! | "Patreto, patreto, li prenas min for! | "Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin! | ||
Erlkönig hat mir ein Leids getan! — | Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!" | Elfreĝo krude perfortas min." | ||
Dem Vater grauset’s; er reitet geschwind, | La patro ektremis, kun granda rapid' | Rapid-horora la patra rajdad' - | ||
Er hält in Armen das ächzende Kind, | Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'. | en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'. | ||
Erreicht den Hof mit Mühe und Not; | Alvenas patr' al hejma kort', | Kun pen' li venas ĝis la kort', | ||
In seinen Armen das Kind war tot. | L' infanon prenis jam for la mort'. | prenita estas la knab' - de l'mort'. | ||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22). Pri la verkinto vidu la retejon http://de.wikipedia.orgwikiJohann_Wolfgang_von_Goethe, pri la tradukinto la vikipediejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski. Pri la balado vidu: http://de.wikipedia.org/wiki/Erlkönig_(Ballade). La muzikon, kiun verkis la germana komponisto Franz Schubert, oni povas aŭdi en la reta video http://www.youtube.com/watch?v=e40Mm8baD7A. Pri la komponisto informiĝu en http://de.wikipedia.org/wiki/Franz_Schubert- | Traduko de la Germana poemo "Erlkönig" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11 - †1921-07-04). | |||
1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio, ke la rimvortoj estu – same kiel en la originale – akcentataj sur la lasta silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto, precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj jen trompas vin.“ | Traduko de la Germana poemo "Erlkönig" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html. sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf. |