eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Abendlied | Esperanto | 2012-11 | Arg-1378-645 | 2012-11-27 18:34 Manfred | nur tiun aldonu |
August Heinrich Hoffmann | * Abendlied | Germana | Arg-1300-645 | 2012-11-27 18:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 2013-01-27 | Arg-1943-645 | 2014-01-28 23:29 Manfred | nur tiun forigu |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1988-04-16 | Arg-1302-645 | MR-212.1 | 2012-11-04 23:01 Manfred | nur tiun forigu |
August Heinrich Hoffmann, | August Heinrich Hoffmann, | |
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Manfred Retzlaff | |
Surkampare iĝas | Ree vesperiĝas | |
ree nun vesper', | ĉie en la rond', | |
milde subeniĝas | paco subeniĝas | |
paco de l' eter'. | kaj ripozas mond'. | |
Nur de l' roko bruas | Riveret' nur fluas | |
rivereta flu', | ĉe la roko jen, | |
kaj la akvo fluas | kaj ĝi daŭre bruas | |
ĉiam ĉiam plu. | plu kaj plu sen ĝen'. | |
Ne haltigas iu | Ne vespero iu | |
ĝin je l' tagofin', | endormigas ĝin, | |
kaj vesper' neniu | sonoril' neniu | |
ripozigas ĝin. | je la tago-fin'. | |
Mia kor', senlace | Mia koro, tia | |
strebas ankaŭ vi, | estas ankaŭ vi! | |
vi ripozos pace, | Pacon trovos mia | |
nur se volos Di'. | koro nur en Di'. | |
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1988-04-16. Pri la aŭtoro vidu la vikipedian retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/August_Heinrich_Hoffmann_von_Fallersleben. La melodion verkitan de Christian R. Rinck oni povas aŭdi en http://www.musicanet.org/robokopp/Lieder/abendwir.html. Pri la komponisto rigardu: http://de.wikisource.org/wiki/ADB:Rinck,_Johann_Christian_Heinrich. {} | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2013-01-27. La melodio estas aŭdebla en http://ingeb.org/Lieder/abendwir.html. |