eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfred Retzlaff | Aŭtuno | Esperanto | 1996-09-26 | Arg-1550-773 | MR-287-1 | 2014-11-06 13:16 Manfred | nur tiun forigu |
Cezar | Aŭtuno | Esperanto | Arg-2256-773 | 2015-01-22 12:16 Manfred | nur tiun forigu | |
Rainer Maria Rilke | * Herbst | Germana | Arg-1549-773 | 2013-01-16 22:31 Manfred | nur tiun forigu |
Rainer Maria Rilke, | Rainer Maria Rilke, | Rainer Maria Rilke, | ||
tradukita de Cezar | tradukita de Manfred Retzlaff | |||
Die Blätter fallen, fallen wie von weit, | Folioj falas iel el la for', | Folioj kvazaŭ el la malproksim' | ||
als welkten in den Himmeln ferne Gärten; | jen kvazaŭ velkus en ĉiel' ĝardenoj. | - ĉu velkas enĉiele jen ĝardenoj? - | ||
sie fallen mit verneinender Gebärde. | Faladas ili kun neanta gesto. | faladas kun gestad' neanta; | ||
Und in den Nächten fällt die schwere Erde | Kaj nokte sinkas peza ter' sen resto | la peza Tero estas subiĝanta | ||
aus allen Sternen in die Einsamkeit. | el ĉiuj steloj al solec' en hor'. | en la solecon el stelar-senlim'. | ||
Wir alle fallen. Diese Hand da fällt. | Ni ĉiuj falas. Jen ĉi man' dum fal'. | Ne estas en la mondo viv' sen fin'. | ||
Und sieh dir andre an: es ist in allen. | Aliajn vidu, samas ja ĉe ĉiu. | Ja falas ĉiu mano. Tamen sciu, | ||
Und doch ist Einer, welcher dieses Fallen | Kaj tamen estas iu, tenas tiu | ke regas super ĉio Iu, kiu | ||
unendlich sanft in seinen Händen hält. | tenere ĉion softe dum la fal'. | en Sia man' mildege tenas nin. | ||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Rainer Maria Rilke (Rajnero Mario Rilko, *1875-12-04 - †1926-12-29). | Traduko de la Germana poemo "Herbst" de Rainer Maria Rilke (Rajnero Mario Rilko, *1875-12-04 - †1926-12-29) en Esperanton de Cezar (civila nomo: Hans-Georg Kaiser, *1954-05-21). Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en http://www.ipernity.com/blog/cezar/605953. | Traduko de la Germana poemo "Herbst" de Rainer Maria Rilke (Rajnero Mario Rilko, *1875-12-04 - †1926-12-29) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1996-09-26. |