Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Morgenstern * Der Werwolf Germana Arg-1652-825 2013-02-11 18:44 Manfred nur tiun aldonu
Hans Eiseneck El Hechicero hispana Arg-1656-825 2013-02-13 18:46 Manfred nur tiun aldonu
Bertilo Wennergren La lupfantomo Esperanto Arg-1653-825 2013-02-14 23:29 Manfred nur tiun forigu
R. Platteau Le loup-garou Franca Arg-1655-825 2013-02-13 21:56 Manfred nur tiun aldonu
Max Knight The Banshee (An Approach) Angla Arg-1660-825 2013-02-13 22:36 Manfred nur tiun aldonu
Alexander Gross The Werewolf Angla Arg-1657-825 2013-02-13 18:39 Manfred nur tiun forigu
Sven Collberg Varulven Sveda Arg-1654-825 2013-02-13 17:00 Manfred nur tiun aldonu

Christian Morgenstern,
La lupfantomo

 

Christian Morgenstern,
The Werewolf

 
tradukita de Bertilo Wennergren   tradukita de Alexander Gross
 
Jen lupfantom’ de famili’   A Werewolf, troubled by his name,
meznokte iam kuris for   Left wife and brood one night and came
al tombo de la profesor’.   To a hidden graveyard to enlist
kaj petis pri konjugaci’.   The aid of a long-dead philologist.
 
Do diktis tiu dokta ul’   “Oh sage, wake up, please don’t berate me,”
starante sur la kructabul’   He howled sadly, “Just conjugate me.”
dum lup’ senmova kiel splinto   The seer arose a bit unsteady
atentis vortojn de l’ mortinto.   Yawned twice, wheezed once, and then was ready.
 
De “lupfantomo”, simpla rekta,   “Well, ‘Werewolf’ is your plural past,
tra “lupfintomo”, plej perfekta,   While ‘Waswolf’ is singularly cast:
plu “lupfontomo”, iom rara,   There’s ‘Amwolf’ too, the present tense,
ĝis “lupfuntomo”, ho, koŝmara.   And ‘Iswolf,’ ‘Arewolf’ in this same sense.”
 
Ĉi participoj plaĉis multe   “I know that--I’m no mental cripple--
al la fantomo, kaj rezulte   The future form and participle
ĝi petis: “Legu plu el PIV-o   Are what I crave,” the beast replied.
pri participoj en pasivo.”   The scholar paused--again he tried:
 
La viro ĉagreniĝis tamen:   “A ‘Will-be-wolf?’ It’s just too long:
“Jam fermis mi per fin’ kaj amen,   ‘Shall-be-wolf?’ ‘Has-been-wolf?’ Utterly wrong!
ĉar netransiraj bestoj feblas   Such words are wounds beyond all suture--
kaj la pasiv’ neniam eblas.”   I’m sorry, but you have no future.”
 
Sed lupfantomo pri transiro   The Werewolf knew better--his sons still slept
ja spertas pli ol eĉ vampiro.   At home, and homewards now he crept,
La lup’ revenis larmokula   Happy, humble, without apology
al sia famili’ ulula.   For such folly of philology.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Werwolf"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Bertilo Wennergren.

Vidu la retejon
http://bertilow.com/literaturo/lupfantomo.html.
  Traduko de la Germana poemo "Der Werwolf"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en la Anglan de Alexander Gross.

Tiu ĉi angligo troviĝas en
http://bertilow.com/literaturo/lupfantomo.html.