Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Do, ni trinkadu! Esperanto Arg-173-85 2003-11-11 19:53 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier Ergo bibamus! Esperanto 1907 Arg-170-85 2003-11-10 08:49 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Ergo bibamus! Germana 1810 Arg-169-85 2003-11-10 08:11 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Do, ni trinkadu!

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Ergo bibamus!

 
tradukita de Ludwig Emil Meier    
 
1. Jen ni kunvenintaj kun laŭdinda vol',   1. Hier sind wir versammelt zu löblichem Tun,
Pro tio nun: do, ni trinkadu!   drum, Brüderchen, ergo bibamus!
Tintadas la glasoj, silentas parol',   Die Gläser, sie klingen, Gespräche, sie ruh'n;
Pripensu ni: do, ni trinkadu!   beherziget: ergo bibamus!
Malnova ĝi estas kaj fortika dir',   Das heißt noch ein altes, ein tüchtiges Wort,
Ĝi taŭgas por iu ajn plenkreska vir',   und passet zum ersten und passet so fort,
Kaj sonas eĥoe laŭ kora dezir',   und schallet ein Echo vom festlichen Ort,
Kunuloj nun: do, ni trinkadu!   ein herrliches: ergo bibamus!
 
2. La sorto forvokas min el via rond',   2. Mich ruft das Geschick von den Freunden hinweg:
Kunuloj, ho! Do, ni trinkadu!   ihr Redlichen: ergo bibamus!
Foriras mi sen granda havo al mond',   Ich scheide von hinnen mit leichtem Gepäck,
duoble nun: do, ni trinkadu!   drum doppeltes: ergo bibamus!
Ĉu avaregula amasas envi',   Und was auch der Filz vom Leibe sich schmorgt,
Do gajan junulon zorgigas neni',   so bleibt für die Heitern doch immer gesorgt,
ĉar unu l'alian ja helpas el ni:   weil immer der Frohe dem Fröhlichen borgt;
Atestu per: do, ni trinkadu!   nun, Brüderchen: ergo bibamus!
 
3. Pri la hodiaŭo, ĉu decas parol'?   3. Was sollen wir sagen vom heutigen Tag?
Mi pensas nur: do, ni trinkadu!   Ich dächte nur: ergo bibamus!
Ŝanĝiĝo ja estas de l'mondo la rol',   Er ist nun einmal von besonderem Schlag,
Pro tio ja: do, ni trinkadu!   drum immer auf's neue: bibamus!
Eliras kunulo el urba pordeg',   Er führet die Freunde durch's offene Tor,
La nuboj foriĝas pro suna la reg',   es glänzen die Wolken, es teilt sich der Flor,
Jen ĝi la emblemo de nia ĝojeg',   da leuchtet ein Bildchen, ein göttliches vor,
Finkantu nun: do, ni trinkadu!   wir klingen und singen: bibamus!
 
Traduko de la Germana poemo "Ergo bibamus!"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Mi, Manfredo Ratislavo (= Manfred Retzlaff),
ŝanĝis en tiu versio la tradukon de
Ludwig Emil Meier (= L. E. Meier) iomete
anstataŭigante la latinajn vortojn "ergo
bibamus" per "do, ni trinkadu!". La
tradukinto L. E. Meier estis lasinta tiun
latinan esprimon en sia traduko. Sed mi
pensis, ke estas eble pli konvene, ke la
teksto estu tute en Esperanto. Oelde, la
11-an de Novembro 2003.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22), publikigita 1810.

Die lateinischen Worte "Ergo bibamus!"
bedeuten übersetzt: Drum laßt uns trinken!