eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Pejno Simono | Maks kaj Moĉjo, Antaŭparolo | Esperanto | Arg-1968-973 | 2014-03-14 10:14 Manfred | nur tiun forigu | |
Wilhelm Busch | * Max und Moritz, Vorwort | Germana | Arg-1959-973 | 2014-03-09 18:10 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Busch, | Wilhelm Busch, | |
tradukita de Pejno Simono | ||
Ho, ni ofte aŭdas, iam legas, | Ach, was muß man oft von bösen | |
ke infanoj malbonegas. | Kindern hören oder lesen! | |
Jen ekzemplo el la vico - | Wie zum Beispiel hier von diesen, | |
nome Makso kaj Morico. | Welche Max und Moritz hießen. | |
Neniam estis pliboniĝo | Die, anstatt durch weise Lehren | |
malgraŭ saĝa admoniĝo. | Sich zum Guten zu bekehren, | |
Ofte ili tion ridis | Oftmals noch darüber lachten | |
kaj sekrete eĉ ĝojiĝis. | Und sich heimlich lustig machten. — | |
Jesante malbonagon, ili | — Ja, zur Übeltätigkeit, | |
ĉiam pretis tiel brili. | Ja, dazu ist man bereit! — | |
- Torturi bestojn, tedi homojn, | — Menschen necken, Tiere quälen, | |
ŝteli pirojn, prunojn, pomojn - | Äpfel, Birnen, Zwetschgen stehlen — | |
vere plaĉis tiom forte. | Das ist freilich angenehmer | |
Krome estis pli komforte, | Und dazu auch viel bequemer, | |
ol en kirko aŭ lernejo | Als in Kirche oder Schule | |
malmoviĝi sur sidejo. | Festzusitzen auf dem Stuhle. — | |
Sed ve, ho ve! - Kiam tamen | — Aber wehe, wehe, wehe! | |
mi rigardas al la amen. | Wenn ich auf das Ende sehe!! — | |
Aĥ, tiu estis grava kaĉo, | — Ach, das war ein schlimmes Ding, | |
kiel fartis Moĉj’ kaj Maĉjo. | Wie es Max und Moritz ging. | |
- Tial ili jen pentrotaj | — Drum ist hier, was sie getrieben, | |
kaj la agoj priskribotaj. | Abgemalt und aufgeschrieben. | |
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Wilhelm Busch (*1832-04-15 - †1908-01-09). Pri la verkinto vidu la vikipediejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_Busch. | ||
Traduko de la Germana poemo "Max und Moritz, Vorwort" de Wilhelm Busch (*1832-04-15 - †1908-01-09) en Esperanton de Pejno Simono (Simon Edward Adrian Payne, *1941-12-23). |